Instalado de la vortaro

La vortaro estas alirebla per la dosiero index.html. Por tio vi povas utiligi iun ajn TTT-legilon, kiel ekzemple Netscape Navigator, Microsoft Internet Explorer, Lynx ktp. Tamen, por plej komforte uzi la vortaron kaj por povi utiligi la serĉfunkcion bonvolu konsideri la sekvajn alineojn.

TTT-legilo

kadroj

Por komforta uzado la vortaro uzas dukadran aranĝon. La maldekstra kadro montras la menuojn kaj indeksojn dum la dekstra montras la artikolojn de la vortaro kaj aliajn dokumentojn. Ni do rekomendas al vi la uzadon de TTT-legilo, kiu subtenas kadrojn. Vi povas legi la vortaron ankaŭ per alia TTT-legilo, tamen tiam la ofta ŝanĝo inter indeksoj kaj artikoloj povus esti iom konfuza.

dokumentstiloj

Por pli klara strukturo la elementoj de la artikoloj (ekz. difinoj, ekzemploj, rimarkoj) estas kolorigitaj. Tion vi vidas nur uzante TTT-legilon, kiu subtenas dokumentstilojn. Ankaŭ fonkoloroj kaj skribgrandecoj estas indikitaj per stildifino. TTT-legiloj, kiuj subtenas stildifinojn estas ekz. Microsoft Internet Explorer ekde versio 4.0 kaj Netscape Navigator ekde versio 4.0. Ambaŭ estas haveblaj senpage en Interreto kaj aliaj medioj kaj unu el ambaŭ devus esti uzebla sur via mastrumsistemo.

La versio 3 de Microsoft Internet Explorer ja rudimente subtenas stilojn, sed donas malagrablan bildon pro misprezento de la fonkoloro. Se vi tamen volas uzi ĝin, ni rekomendas malfunkciigi la stilojn.

tiparoj kaj Esperantosignoj

La Esperanto-signoj estas kodigitaj laŭ la internacia normo ISO Latin 3 (= ISO 8859-3). Por vidi ilin ĝuste sur la ekrano vi devas fari la sekvan:
  1. Akiru kaj instalu Esperanto-skribon laŭ la normo Latin 3. Tiaj skriboj estas akireblaj en Interreto en la Virtuala Esperanto-Biblioteko sub la punkto Komputadaj fakoj. Prefere legu tie ankaŭ Frequently Asked Questions 14. Ili enhavas pli detalajn informojn pri unuopaj sistemoj.
    Por Windows rekomendiĝas ekz. la skribo SudEuro. Macintosh-uzantoj ne uzu la literojn de Everson, ĉar ilia instalo kaŭzas gravajn problemojn en la sistemo.
  2. Informu vian TTT-legilon, ke ĝi uzu tiun skribon. Bedaŭrinde la kutimaj TTT-legiloj ne rekte subtenas la normon Latin-3. Sed ĉe Netscape Navigator oni ekzemple povas anstataŭe utiligi la kodon "Uzanto-difinita". Ĉe Internet Explorer oni alordigu la skribon al la kodo Western, alikaze ne funkcias ĝuste. La skribon oni alordigas al kodo en la tiucelaj opcioj-dialogoj de la TTT-legiloj. Poste oni povas per menuo elekti tiun kodon por vidi la paĝojn kun la ĝusta skribo.

Perl kaj TTT-servilo

Por uzi la serĉfunkcion vi bezonas du aferojn: TTT-servilon, kiu transdonas serĉordonojn de la TTT-legilo al la serĉprogrametoj kaj redonas la serĉrezulton al la TTT-legilo kaj la interpretilon Perl por funkciigi la serĉprogrametojn.

Pado al voko

Por ke la serĉfunkcio trovu la vortarojn vi devas difini mediovariablon por voko. Se via vortaro nomiĝas pev kaj troviĝas en [DL:]/pado/al/voko/pev (DL: estas litero de disklegilo sub Vindozo), vi devas difini la mediovariablon VOKO=[DL:]/pado/al/voko.

Tion vi atingas tiel:

sub Vindozo 95/98
En AUTOEXEC.BAT aldonu ekz.: SET VOKO=C:\pado\al\voko
sub Vindozo NT
en la uzanto- aŭ sistemmedio aldonu ŝlosilon: VOKO kun valoro: C:\pado\al\voko
sub Unikso
por sh difinu en .profile: VOKO=/pado/al/voko; export VOKO
por csh difinu en .cshrc: setenv VOKO /pado/al/voko
sub Makintoŝo
mi ne scias kiel, sed iel oni ankaŭ ĉe la Makintoŝo povas difini mediovariablon.

instalo kun la TTT-servileto vokosrv.pl

La kripla TTT-servileto vokosrv.pl sufiĉas por la bezonoj de la vortaro. Ĝi troviĝas en la dosierujo bin/. Por funkciigi ĝin vi same bezonas Perl.

Perl estas tre efika interpretilo, kiu haveblas por ĉiuj kutimaj mastrumsistemoj kaj ebligas skribi programojn, kiuj funkcias sub ĉiuj tiuj mastrumsistemoj. Vi bezonas version ekde versio 5. En Uniksaj sistemoj ĝi plej ofte jam estas instalita. Sub Windows kaj Macintosh vi verŝajne ankoraŭ devos instali ĝin. Ĝi estas akirebla senpage en Interreto sub http://www.perl.com.

Post kiam vi sukcese instalis Perl vi (espereble) povas lanĉi bin/vokosrv.pl. Poste devus funkcii la serĉo en la vortaro sen iu kroma farendaĵo.

Por ke vi estonte ne devos lanĉi du aferojn: Unue la TTT-servileton vokosrv.pl kaj poste la TTT-legilon kun la indekspaĝo, ni rekomendas krei malgrandan komanddosiereton, kiu transprenas ambaŭ taskojn. Ĉar ĝi dependas kaj de la sistemo kaj de la nomo kaj installoko de la TTT-legilo, vi devas mem krei ĝin sur via malmola disko. Por tamen faciligi tiun taskon vi trovas en la dosierujo bat/ kelkajn ekzemplojn, el kiuj vi povas kopii konvenan sur la malmolan diskon kaj modifi ĝin laŭ viaj donitaĵoj.

instalado kun TTT-servilo

Se sur via komputilo jam funkcias TTT-servilo vi eble volas uzi tiun anstataŭ la TTT-servileto vokosrv.pl. Por atingi tion agu laŭ la instrukcioj en serchcgi.pl.

Atentu, ke via TTT-servilo estas atingebla supozeble ankaŭ de aliaj komputiloj en la loka reto aŭ eĉ en Interreto. Tion eble malpermesas la licenco de la specifa vortaro uzita de vi. Legu la licencinformojn kaj eble traktu kun la vendanto de la vortaro por ricevi apartajn informojn kaj permesojn. Ekzemple por utiligo de la vortaro en la komputilreto de via organizaĵo povus konveni speciala retlicenco. @