Montras tempojn de lumado de Suno kaj Luno. Enhavas aplikaĵon, vekhorloĝon kaj kolekton de fenestraĵoj.

La aplikaĵo Suntempoj (Suntimes) montras sunleviĝon, sunsubiron, krepuskojn (civilan, naŭtikan, astronomian), bluan kaj oran horojn, sunekstremojn kaj tagnoktegalecojn, lunleviĝon kaj lunsubiron, lunfazojn kaj prilumecon de Luno. Per la vekhorloĝo eblas plani ripetajn ĉiutagajn alarmojn (aŭ sciigojn) por sunleviĝo, sunsubrio aŭ aliaj okazaĵoj.

Tempoj montrataj en tiu ĉi aplikaĵo estas proksimumaj. Ne postulas aliron al interreto, GPS estas malnepra.

La aplikaĵo postulas la jenajn permesojn:

ACCESS_FINE_LOCATION por determini la nunan pozicion (latitudon, longitudon kaj altitudon).

BOOT_COMPLETED por restarigi aktivajn alarmojn post restarto.

SET_ALARM por plani alarmojn per la aplikaĵo “Suntempoj: alarmoj”.

VIBRATE por alarmaj sciigoj.

READ_EXTERNAL_STORAGE  por ludi alarmajn sonojn troviĝantajn en la SD‑karto (nur API≤18).

WRITE_EXTERNAL_STORAGE por sekurkopii datumojn (lokojn, etosojn, ktp) al dosiero  (nur API≤18).

Rimarko: interago kun kalendaro kaj permesoj aldonitaj en v0.9.0 estis forigitaj en v0.10.0. Tiu eblaĵo estas nun disponebla kiel aparta aplikaĵo: Suntempoj: kalendaro (Suntimes Calendars).